La landoj de la grupo, nomata en kelkaj lingvoj BRICS, laboras por mondo multpolusa, alivorte por superi la nunan situacion de hegemoniaj potencoj, kiuj provas devigi la mondon sekvi ties interesojn milite, ekonomie, politike kaj en internaciaj organizaĵoj.
Prave oni provas nun liberigi sin de la ekonomia ĉantaĝo pro la uzado de la usona dolaro en internacia komerco kaj tiu agado estas popole konata kiel “dedolarigo”. Espereble ĝi progresos malrapide sed certe.
Sed estas alia elemento de la dominado de Usono, ankaŭ kiu meritas esti kontraŭbatalata. Temas pri la kultura dominado pere de la lingvo. Kiu neniam aŭdis televidan programon tradukitan el la angla aŭ neniam legis libron originale verkitan en la angla, bonvolu levi la manon.
En la malproksima jaro 1492 Antonio de Nebrija, la unua eŭropa verkinto de gramatiko de unu el la modernaj lingvoj, la hispana, skribis en la antaŭparolo: “Siempre la lengua fue compañera del imperio” [ĉiam lingvo estis kunulo de imperio] kaj tio validas ankoraŭ nun kaj la unupolusa mondo celata de Usono uzas la anglan en sia imperio.
Tio kompreneble havas grandegajn avantaĝojn por Usono, kaj la aliaj anglalingvaj landoj: kaj ekonomiajn [instruistoj, instrumaterialoj, ktp.] kaj kulturajn, ĉar tra la lingvo oni daŭre prezentas la valorojn de la propra socio, liberismo, senregula konkurenco, malatento de la bezonoj de la malfortuloj, pravigo de nejusta komerco kun aliaj landoj, ktp. Ni bone konas tion. Tra la lingvo oni provas asimili nin al la propra koncepto pri la mondo kaj pri la rilatoj inter homoj.
Sed ĉu ni vere volas, ke en mondo multcentra ekzistu tia kultura imperiismo? Se oni rezignus pri la angla, tio estus bato kontraŭ la imperiisma propagando kaj liberigus ĉiujn kulturojn kaj ĉiujn lingvojn evolui libere kaj plene ĉe si, kaj la briksaj landoj konus sin mem iom pli bone. Estas facile imagi, ke la kursoj de la angla en la lernejoj de briksaj landoj transirus de la nun trudata angla kulturo al plureco de konoj pri la rusa, la ĉina, la barata, la arba, la persa, ktp.
Prezentiĝus la problemo pri komunika lingvo en la rilatoj inter la BRICS-landoj. Kiam oni ne povus uzi la rektajn lingvojn de la partnero, la solvo pli natura, pli neŭtrala kaj pli kongrua kun la BRICS- valoroj estas la uzo de la internacia lingvo Esperanto, siatempe blokita en la Ligo de Nacio fare de Francujo pro tiamaj (1920-aj jaroj) imperiismaj konsideroj, kaj nun en la praktiko blokita de la usona imperio.
Forlasi la anglan ne postulas kostojn sed kuntrenas ŝparojn kaj restarigas la egalan dignon de ĉiuj. Pensu kiam en la renkontiĝoj de la BRICS-landaro, ĉiu rajtos paroli sian lingvon aŭ la neŭtralan Esperanton.
Renato Corsetti, Britio
novembro 2024
Tradukoj